Katedralo Santa Maria del Fiore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de la katedralo

La katedralo Santa Maria del Fiore (itale Cattedrale di Santa Maria del Fiore), kromnomita la Duomo, estas la katedralo de Florenco. Ĝi estas la kvara plej granda preĝejo de Eŭropo, post Sankta Petro (Romo), Sankta Paŭlo (Londono) kaj la katedralo de Milano. Ĝi longas 153 metrojn, kaj la bazo de la vasta kupolo (ellaborita de Filippo Brunelleschi) larĝas 90 metrojn. Videblas ene de la katedralo unu el la plej grandaj freskoj de la tuta mondo, plenumita inter 1572 kaj 1579 de Giorgio Vasari kaj Federigo Zuccaro.

La konstruado de la katedralo, komencita sur la eksa loko de la preĝejo Santa Reparata, ekis en 1296 sub la gvidado de Arnolfo di Cambio. Ĝi daŭriĝis fare de Giotto di Bondone inter 1334 ĝis lia morto en 1357. La preĝejo estis oficiale konsekrita la 25-an de marto 1436 de la papo Eŭgeno la 4-a. Ĝi hodiaŭ estas la katedralo de la ĉefepiskopejo de Florenco.

Vidu ankaŭ