Kaviár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri gazeto. Por informoj pri fiŝova nutraĵo, vidu la artikolon kaviaro.

Kaviár estis hungarlingva ilustrita satira semajngazeto en Temesvár inter 1923 kaj 1936. Ĝia subtitolo en 1925 estis "ilustrita erotika semajngazeto", sekve en 1928 "Kulturo, erotiko, arto, progreso".

Eldonado kaj redaktado[redakti | redakti fonton]

Ĝia ĉefredaktoro estis Árpád Dinnyés kaj la eldonisto Sabin Pop.

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Inter ĝiaj redaktoroj kaj ĉefkunlaborantoj troviĝis Margit Benedek, Zoltán Joláthy B., Endre Kubán (filo), Géza Magyary. Ĝi publikis la verkojn de Sándor Benamy, Emil Brázay, Géza Cziffra, Tivadar Fekete, György Vulpes. La gazeton ilustris Sándor Sajó, Dezső Sinkovich kaj Nándor Kóra-Korber.

Fontoj[redakti | redakti fonton]