Kazim Abdullaev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kazim Abdullaev
Persona informo
Alma mater Ŝtata Universitato Niĵnij Novgorod • Akademio pri Sciencoj de Sovetunio
vdr

Kazim Abdullaev (uzbeke kaj angle, turke kaj azerbajĝane Kazım Abdullaev, ruse Казим Абдуллаев, Kazim Abdulajev) estas sciencisto pri arto kaj arĥeologio de Centra Azio. Li magistriĝis en Renesancaj Studoj de la Ŝtata Universitato Niĵnij-Novgorodo en Sovetunio, tiutempe nomita Gorkij Universitato, en 1975 kaj kun distingo doktoriĝis en Klasika Arĥeologio de la Instituto de Arĥeologio, Akademio de Sciencoj de Sovetunio, Moskvo, en 1986 kun disertaĵo titolita Terakota plastika arto de Baktrio-Toĥario en antikva kaj frua mezepoko.

Liaj esploraj interesoj inkludas la arĥeologion de Mezazio de la helenismaj kaj post-helenismaj periodoj, arthistorion de Baktrio kaj Sogdio en la antikva periodo, numismatikon de la periodoj de helenismo kaj de la Kuŝana imperio en Baktrio kaj Sogdio, budhana arto de Mezazio, nomadismo de Centra Azio, la terakotaj skulptaĵoj de Baktrio en la antikvaj kaj fruaj mezepokaj periodoj jam prezentitaj en lia doktoriga disertaĵo, kaj gliptika arto, do la arto ĉizi figurojn el gemoj, de Baktrio kaj Sogdio. En 2009 li premiiĝis de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (Academie des Inscriptions et Belles-Lettres, Institut de France) pro siaj verkoj pri la disvastigo de greka ikonografio en la Orientaj Civilizoj de Mezazio.[1]

Laŭ la stato komence de 2023 li estas lektoro en la Istanbula Universitato.[2] Laŭ sama stato komence de 2023 li estas Asociita Membro de la Nacia Centro por Scienca Esploro (Centre National de Recherche Scientifique) en Parizo kaj la Instituto por La Studo de la Antikva Mondo (The Study of the Ancient World) en Novjorko. Krome li estas eksterlanda koresponda membro de Internacia Asocio de Studoj pri Mediteraneo kaj Oriento (ISMEO - Associazione Internazionale di Studi sul Mediterraneo e l'Oriente) en Romo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]