Kennedy Space Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kosmocentro Kennedy - angle Kennedy Space Center [kenedi spejs senta], ofte mallongigita al KSC - estas la lanĉejo de NASA ĉe Cape Canaveral sur la insulo Merritt en Florido. En la kosmodroma parto de la lanĉejo la lun-esploraj misioj ekis en la epoko de Projekto Apollo. Post tiu periodo ĝi fariĝis la lanĉejo de la Kosmopramo (Space Shuttle). Krom la kosmodromo, kosmoesplorejoj kaj giganta kosmoveturila konstruejo kompletigas la centron.

La regiono ekricevis novan destinon kiel testlanĉejon de raketoj in 1949 pro decido de la Usona prezidento Harry S. Truman. Ĝia situo estas ideala pro tio ke ĝi estas proksima al la ekvatoro kaj estas ebleco lanĉi la rakedojn en la direkton al la Atlantika Oceano. Tio estas la sama direkto kiel la rotacio de la tero.

Mallonge post la mortiga atenco al prezidento John F. Kennedy estis oficiala nomŝanĝo al John F. Kennedy Space Center.

Ĉiuj lanĉoj nuntempe (2015) okazas de la lanĉejo 39-a. Estas du platformoj de kiuj la kosmopramoj startas: platformo 39-A kaj 39-B. Proksimume ses kilometrojn for de la lanĉejoj staras la granda konstruaĵo Vehicle Assembly Building. En tiu ĉi enorma konstruejo (en kiu eĉ Empire State Building kvarfoje enirus) oni muntas la kosmopramon kaj transportas ĝin poste sur grandega veturilo al la lanĉplatformo.