Kenyeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kenyeri [kenjeri] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Celldömölk. Kenyér signifas: pano.

Kastelo de Kenyeri

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas ne tro for de Rába. La komunumo havas flankovojojn, unu trairas la riveron. Celldömölk troviĝas 18, Sárvár 24, Kapuvár 29, Szombathely 48 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1466 pri Kenyeri. Memstara vilaĝo Rábakecskéd [rAbakeĉkEd] aliĝis al Kenyeri (menciita en 1433) en 1950. Ekde 1568 la turkoj suferigis la loĝantojn. Dum la socialisma erao tie funkciis malgranda milita flughaveno.

Vidindaĵoj

Vidindaĵoj estas kastelo de grafo Cziráky (ciraki), romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Serpa) de 1716 (renovigita en 1769) (kie estas tomboj de Antal Mózes Cziráky kaj János Cziráky), fine golgoto konstruita en 1731.

Fontoj