Kienhaid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kienhaid
germane: Kienheide
pereinta vilaĝo
Plej bone konservita domo
Oficiala nomo: Kienhaid
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kalek
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Situo Kienhaid
 - alteco 870 m s. m.
 - koordinatoj 50° 34′ 54″ N 13° 15′ 07″ O / 50.58167 °N, 13.25194 °O / 50.58167; 13.25194 (mapo)
Katastro 8,61 km² (861 ha) Načetín
Unua skribmencio 1598
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kienhaid
Portalo pri Ĉeĥio

Kienhaid (ankaŭ Načetín IZadní Načetín, germane: Kienheide) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Chomutov. Ĝi troviĝis en senpera proksimeco de ŝtatlimo kun Germanio proksimume 4.5 km okcidente de Kalek. Ĝi situis sur la dekstra bordo de limrojo Černá kaj sur la maldekstra bordo ligis al ĝi la germana ĝis nun situanta vilaĝo Kühnhaide. Ĝis sia pereo ĝi estis memstara municipo. Ekde julio de 2012 estas loko, kie la vilaĝo situis, konsisto de naturrezervejo Prameniště Chomutovky.

Kienhaid situas en katastra teritorio Načetín kun areo 8,61 km2.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1598.

Ĝis la dua mondmilito vivs en la vilaĝo plejparte germanoj. La ĉeĥa administrado estis post la milito renovigita nur la 10-an de decembro 1945, kaj la loĝantoj provis transiri la limon en Germanion. Post forŝovo de germanoj Kienhaid ne estis ĝisloĝigita kaj fine de la 1940-aj jaroj ĝi pereis. En la dua duono de la 20-a jarcento ĉi tie ČSAD Praha Klíčov trafikis refreŝigejan centrejon kun skideglitilo sur la okcidenta deklivo de monto Čihadlo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 232 255 277 250 230 232 235 . . . . . . 2
Domoj 33 38 42 41 38 36 39 . . . . . 1 1

Municipa administrado kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Dum komunuma baloto en la jaro 1938 en Ĉeĥoslovakio okazintaj la 22-an de majo 1938 en Kienhaide vivis 116 balotantoj. Sed la baloto ne okazis, ĉar kandidatliston donis sole Sudetgermana partio, kiu tiel aŭtomate fariĝis venkinto de la baloto.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]