Kim Petras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kim Petras
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1992 (1992-08-27) (31-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Los-Anĝeleso • Uckerath
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kantistomodelokantoverkisto
TTT
Retejo https://kimpetras.com/
vdr

Kim Petras (27-an de aŭgusto 1992 en Köln) estas germana kantistino de pop-muziko, kiu iĝis mondkonata pro sia fruaĝe malkovrita transsekseco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Petras vestis sin jam en aĝo de du jaroj en inaj vestoj. Ŝiaj gepatroj pensis tiam pri ludo, sed ŝi forlasis tiun kutimon. Kiam ŝi portis inajn vestoj eĉ publike, la gepatroj petis profesian helpon de kuraciston d-ro Bernd Meyenburg ĉe Johann Wolfgang Goethe-Universität Frankfurt am Main, kiu estis tiutempe fakulo pri transsekseco.

Ŝi ricevis ekde la 12-a aĝo hormonan terapion, kiu baris la virajn kaj helpis la inajn trajtojn. En 2006, en aĝo de 13 jaroj, ŝi aperis kun siaj gepatroj en televida spektaklo ĉe Stern TV. Ŝi iĝis en aĝo de 14 internacie konata pro la raporto Mann oder Frau? (Viro aŭ virino?) ĉe VOX, en kiu ŝi petis antaŭtempan seksoŝanĝan operacion. Tio okazis en aĝo de 16 jaroj, en novembro de 2008, tiel ŝi iĝis la plej juna transseksulo de la mondo.

Ŝia kariero komenciĝis en 2007, kiam ŝi aperigis videojn sur interreto kun sia kantado. Ekde tiam aperis ŝiaj sukcesaj kantoj Last Forever, Fade Away, One Piece Of Tape.