Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto Karmel (Pekino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
圣母圣衣堂
Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto Karmel
fasado de la preĝejo
fasado de la preĝejo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉinio
Municipo Pekino
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto KarmelPreĝejo Ŝjiĵimen (ĉine圣母圣衣堂 respektive 西直门天主堂, pinjine Xizhimen jiaotang) estas historia romkatolika preĝejo en Pekino, Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi situas je adreso Xizhimen Neidajie-strato 130. Loke ĝi ofte simple nomatas "Okcidenta Preĝejo" respektive "Okcidenta Katedralo" (ĉine 西堂, pinjine Xitang).

La "okcidenta" katedralo konstruiĝis kiel la lasta inter la kvar historiaj katolikaj preĝejoj de la urbocentro de Pekino. Ĝi principe konstruiĝis en 1734, en la unua regojaro de la imperiestro Jongĵeng (pinjine Yongzheng) laŭ kunordigo de la itala lazarista misiisto Teodorico Pedrini: temis pri la unua ne-jezuita preĝejo en Pekino.

Posta la morto de Teodorico Pedrini, la preĝejon plu vivtenis la karmelanoj kaj poste la aŭgustenanoj, kiuj estis tie kiam ĝi detruiĝis en 1811. La preĝejo rekonstruiĝis en 1867. Post dua detruo en 1900 kadre de la boksera ribelo, ĝi plian fojon rekonstruiĝis en 1912 en la aspekto konservita ĝis la nuntempo.

Sveltaj kolonoj kaj gotike pintaj arkoj interne de la preĝejo al vizitantoj kreas elegantan, imponan kaj solenan impreson.[1]

La preĝeja fasado estas malbeligita pere de ruĝa murpentraĵo el la epoko de la kultura revolucio, kiun la kirka administrantaro libervole decidis konservi, kiel memorigo al tiu periodo aparte malfacila por la loĝantaro de la ŝtatego.

En la preĝejo ĉiun dimanĉon je la 11-a horo antaŭtagmeze okazas katolika diservo en la franca.[2]

Ŝtona enskribaĵo[redakti | redakti fonton]

Je la kirka fasado en la ĉina kaj latina legeblas la sekva enskribaĵo de la duafoja rekonstruo el 1912:

  改建聖母聖衣堂碑記
 竊維聖教永存蒼生洪濟數千年軼
 廢軼興誠大主之仁慈靈佑在焉遣
 使會司鐸德理格於一千七百二十
 三年獨輸巨資購置斯基恭建
聖母七苦堂一座一千八百一十一年
 適清嘉慶間聖教蒙難全堂被毀迨
 至一千八百六十七年主教孟慕理
 重為構築宏工鉅製規模一新詎意
 一千九百年六月十五日遭拳匪之
 禍本堂金司鐸遇害臺宇院落一炬
 無遺一千九百十二年仁愛會脩女
 博郎西耶氏復捐資新剏更易今名
 落成之日北京林主教飭勒石以誌
 顛末云爾
 西曆一千九百十三年二月 勒石


la kirka altaro
D. O. M.
TEODORICUS PEDRINI. PRESB. CONGR. MISS., INFAN-
TIUM IMPERATORIS KANGHSI PRÆCEPTOR, AN. DOM. 1723
HUNC FUNDUM PROPRIO ÆRE EMIT, IN EOQUE ECCLESIAM
SUB AUSPICIIS SEPTEM DOLORUM B.M.V. DEO DEDICAVIT,
QUÆ TEMPORE PERSECUTIONIS KIATSING (1811) FUNDI-
TUS EST DESTRUCTA.
POSTEA A.D. 1867, ILL. DD. MOULY, C.M., HIC NOVUM SA-
CRUM ÆDIFICAVIT. QUOD DIE 15 JUNII 1900 BOXORES
FLAMMIS TRADIDERUNT, DUM PAROCHUM ECCLESIÆ
MAURITIUM DORE, C.M. SACERDOTEM CRUDELITER
TRUCIDANT.
TANDEM, ANNO DOMINI 1912 LARGITATE BENEMERITÆ
ROSALIÆ BRANSSIER, SOCIETATIS PUELLARUM CA-
RITATIS, TERTIA HÆC ECCLESIA SUB TITULO B.M. DE
MONTE CARMELO ÆDIFICATA EST.
IN QUORUM MEMORIAM ILL. DD. JARLIN, C.M., VIC. AP.
PEKINESIS, HUNC LAPIDEM EREXIT.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]