Kirkoburgo de Hosman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kirko kaj ĝia fortikaĵo
interno en la direkto de la altaro
la tre pitoreska defendokirko de Hosman sur rumanlanda poŝtmarko de 2013
Sankta Petro kun alegoriaj kaj fabelaj figuroj ĉe la okcidenta portalo

La luterana preĝejo-burgo je Hosman en Rumanujo (rumane: Biserica fortificată din Hosman, germane: Kirchenburg Holzmengen, hungare: Holcmányi erődtemplom) estas fare de transilvaniaj saksoj starigita defend-preĝejo. Grunde ĝi apartenas al Nocrich. Ĝi estas monumentprotektotaĵo sub la kodoj SB-II-a-A-12400.01, SB-II-a-A-12400.02 kaj SB-II-a-A-12400.03).[1]

Historio kaj meblaro[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la kirko ecclesia de Holzmenia/Helzmenia datumas de 1317/18.[2] Konserviĝis de la baziliko el la 13-a jarcento la uesta portalo kaj la pilastroj kun arkadoj kiuj iam dividis la ĉefan navon disde la flankaj. Ĉe la romanikstila okcidenta portalo pluraj reliefaj frisoj ankoraŭ bone videblas.[3] Okulfrapas la similaĵoj kun la okcidentaj portaloj de la protestantismaj preĝejoj de Avrig, Săcădate kaj Toarcla: ilin ĉiujn influis la portalo de la romkatolika Katedralo Sankta Mikaelo (Alba Iulia) kiun faris ŝtonskulptistoj el Germanlingvio; kelkaj el ili estis vienanoj. Eĉ kun eroj de la Katedralo de Sankta Stefano (Vieno) estas kongruoj.

Je la okcidenta flanko de la sonorila turo, maldekstre supre de la pordo, troviĝas ĝis nun enmasonita reliefo kun du figuroj - eble temas pri la bapto de Jesuo aŭ pri Adamo kaj Evo. La okcidentan portalon, kiu estis intertempe mure fermita, estis malfermita ree je la fino de la 18-a jarcento.[4]

La komenco de la 19-a jarcento alportis multajn modernigojn interne. El tiu ĉi tempo datumas ekzemple la klasikisma altaro de Johann Krempel kun la krucumita Savinto. Ankaŭ la predikejo, la flankaj galerioj kaj la orgeno estiĝis tiam. La orgeno de 1808 estis fabrikita en la atelieroj de Samuel Joseph Maetz kiu naskiĝis en 1760 ĝuste en Hosman: ĝi ĝuis restaŭradojn en 1886, 1969, 2001–2008 kaj 2019.[5] Solena rekonsekro orgena okazis en aŭgusto 2019 kiam oni festis la 700-an datrevenon vilaĝofondan.[6]

La kirka burgo[redakti | redakti fonton]

horizontala projekciaĵo, fare de Juliana Fabritius-Dancu (1983)

La du en la 15-a jarcento starigitaj ringomuroj kvazaŭ netuŝite konserviĝis ĝis nun. Ilin unuigas pordegoturo kun masiva herso; tie ankoraŭ bone videblas spuroj de defendkoridoro kaj kelkaj embrazuroj. Krome posedas la burgo kvin defendoturojn kaj aliajn flankajn ejojn (ekz. stokejon). Ĉirkaŭ la 1500-a jaro oni plialtigis la kampanilon kaj aldonis konzolojn kaj plian defendokoridoron. Sed tiutempe oni forigis la flankajn navojn.

stokejo por nutraĵoj, nuntempe muzeo

Meze de la 1990-aj jaroj estis faritaj, laŭ iniciato de la fondaĵo Stiftung Deutsches Kulturerbe in Rumänien, necesaj sekuriglaboroj ĉe suda turo, pordega turo, kampanilo, tegmento, ringomuraro. Tio ripetiĝis plurfoje sub la ŝirmo de aliaj engaĝiĝantoj, ekz. de Defendkirka Fondaĵo, de la elmigrintoj Hosman-anoj Heimatortsgemeinschaft Holzmengen e.V. (HOG), de la monumentsavada organizaĵo Ambulanța pentru Monumente kaj eŭropskale de la arĥeologia societo European Heritage Volunteers.

Nuna utiligo[redakti | redakti fonton]

Somere la kirko daŭre estas en liturgia uzo. La al la ensemblo apartenanta kulturhalo gastigas kunvenojn de lokuloj kaj eksaj, elmigrintaj lokuloj. Ekde 1995 engaĝiĝas arde ankaŭ la junularrenkontiga klubo Centrul Eŭropean pentru Întâlnirea Tineretului Biserica Cetate Hosman (CEPIT): en la parohestrejo ili instalis junulargastejon.

Regule okazas tie pluklerigaj laborrondoj, ekz. pri monumenta restaŭrado aŭ tradiciaj metioj. Aŭguste okazas ekde 2015 ĉiujare muzikfestivalo nome Holzstock Festival kaj ekde 2018 ĉiujn trian adventan dimanĉon estas tie bela kristnaska foiro.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Fabini: Atlas der siebenbürgisch-sächsischen Kirchenburgen und Dorfkirchen. Band 2 = Bildband. Monumenta-Verlag u. a. Hermannstadt 1999, ISBN 3-929848-15-5 (paralele: AKSL, Heidelberg 1999, ISBN 973-98825-0-1)
  • Hermann Fabini: Die Kirchenburgen der Siebenbürger Sachsen. Monumenta-Verlag, Sibiu-Hermannstadt 2009, ISBN 978-973-7969-12-5
  • Stiftung Kirchenburgen (eld.): Kirchen und Kirchenburgen in Siebenbürgen. Honterus-Verlag, Sibiu-Hermannstadt 2017 (dua eldono)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]