Klára Majtinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klára Jevgenjevna MAJTINSKAJA (Győr 1907-1989) estis hungara esperantistino. Kiel studento pri muzikhistorio ŝi lernis Esperanton dum lingvokurso de Andreo Cseh. Tuj post tiu kurso ŝi jam interpretis por eksterlandanoj alvenintaj al la 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto la 2-9-an de aŭgusto 1929. Tiam ŝi iĝis internacie konata kiel elstara lingvo-talentulino. Post dujara korespondado kun la rusa esperantisto Eugen Blinov ŝi veturis al Moskvo kaj edziniĝis al li. En la postaj jaroj Esperanto-movado en Sovetio rapide perdis siajn poziciojn. Ŝi instruis nur aliajn lingvojn en Moskvo kaj ekde 1950 ŝi dediĉis sin ekskluzive al la finnugraj lingvoj fariĝante konata esploristo de finnugristiko.