Klári Balázs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klári Balázs
Klári Balázs
Klári Balázs
Persona informo
Naskonomo Boros Klára
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1952 (1952-08-06) (71-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o György Korda
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Klári Balázs [balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Klári estas hungara ŝlagrokantisto (soprano). Ŝia oficiala nomo estas (hungarece) Korda Györgyné (laŭ la dua edzo), ŝia origina nomo estas (hungarece) Boros Klára.

Klára Boros[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1952 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kantista kariero de Klári Balázs komenciĝis en la 1970-aj jaroj, tiam ŝi aliĝis al ŝlagrorkestro, kiu ludis konstante en malgranda teatro en Budapeŝto. Tiutempe ŝia edzo estis "Balázs" (gitaristo). En 1980 ŝi estis fona (korusa) kantisto de turneo de György Korda. En la sekva jaro ili geedziĝis, depost tio ili estas nedisigebla paro kaj hejme kaj en scenejo. Ili havas hotelon kun 21 ĉambroj en Budapeŝto. Ŝi ricevis kelkajn premiojn inter 2002- 2018.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]