Klaus Eidam

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klaus Eidam (n. 23-an de majo 1926 en Chemnitz; m. en januaro 2006 en Oberaudorf) estis germana dramaturgo.

Vivo

Post la vizito de la gimnazio de sia hejmurbo li partoprenis en la dua mondmilito kaj ricevis forpermeson pro militvundo.[1]

Ekde 1946 ĝis 1958 Eidam laboris kiel aktoro, dramaturgo kaj finfine kiel ĉefdramaturgo en Bernburg, Greiz, Dresdeno kaj Berlino. En 1959 li kontaktis pro revuo en Greiz eldonejon Meisel. Ekde 1960 ĝis 1980 Eidam laboris kiel estro de la teatrosekcio de la muzikeldonejo VEB „Lied der Zeit“ en Orient-Berlino (opereto, muzikalo, muzika komedio). Ekde 1987 ĝis 2001 li estis liberprofesia kunlaboranto de la Meisel-eldonejoj por la teatra kampo.

Dekoracioj

  • En 1994 li ricevis la arĝentan Bismarck-Medalon pro la flegado de la germana teatrolaboro.[2]
  • En 1997 li ricevis la Bolten-Beckers-Premion de la GEMA por „elstaraj sukcesoj sur la kampo de la populara muzikteatro“.[3]

Publikaĵoj

  • Klaus Eidam: Robert Stolz. Biographie eines Phänomens. Berlin: Lied der Zeit Musikverlag, 1989. ISBN 3-7332-0051-9
  • Klaus Eidam: Das Wahre Leben des Johann Sebastian Bach. München, Zürich: Piper Verlag, 2005. ISBN 3-492-24435-1

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. propra biografio en la libro „Die Hitfabrik“
  2. propra biografio en la libro „Die Hitfabrik“
  3. Klaus Eidam estis honorita löa 4-an de marto 1997 en la berlina domo de GEMA per la Heinz-Bolten-Baeckers-Premio de la GEMA-fondaĵo. de gema.de