Kleinwalsertal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleinwalsertal
Regiono
valo • pene-exclave [+]

LandoAŭstrio
Federacia landoVorarlbergo
DistriktoBregenz

Supermara alteco1 032 m ü. A. [+]
- koordinatoj47° 20′ 34″ N, 10° 10′ 3″ O (mapo)47.34277777777810.1675Koordinatoj: 47° 20′ 34″ N, 10° 10′ 3″ O (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco1 215 m ü. A.
Plej malalta punkto 
- malalteco1 086 m ü. A.

Loĝantaro4 814 (januaro 2014)

Telefona antaŭkodo05517
Regiona aŭtokodoB

Kleinwalsertal (Vorarlbergo)
Kleinwalsertal (Vorarlbergo)
DEC
Kleinwalsertal
Kleinwalsertal

Kleinwalsertal (Aŭstrio)
Kleinwalsertal (Aŭstrio)
DEC
Kleinwalsertal
Kleinwalsertal

Map
Kleinwalsertal
Vikimedia Komunejo:  Kleinwalsertal [+]
vdr

Kleinwalsertal - en Esperanto Eta Valza Valo - estas la nomo de vala regiono en la federacia lando Vorarlbergo de Aŭstrio. Ĝia teritorio egalas al tiu de la komunumo Mittelberg en la distrikto Bregenz. La nomo aludas al la valzoj, kiuj en la mezepoko veninte el la regiono Valezo setlis intr alie ĉi-tie. La V-forma valo ne havas vojan konekton al la resto de Aŭstrio, nur al la norde najbara federacia lando Bavario de Germanio. Tial ĝi funkcie kalkuliĝas "eksklavo" de Aŭstrio. Ekde la jaro 1891 la regiono dogane difiniĝis parto de la ekonomia regiono Germanio, la interkonsento renoviĝis post la unua kaj dua mondmilitoj, sed nuntempe post la aliĝo de Aŭstrio al la Eŭropa Unio kaj despli post la enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro tiu difino ne plu havas grandan ekonomian signifon. La tri partoj de la komunumo respektive de la valo ankoraŭ nuntempe havas kaj aŭstrian kaj germanian poŝtkodojn, kaj interalie la medicinaj servoj funkcias kunlabore kun la najbaraj institucioj en Germanio. Komune kun la najbaraj regionoj Außerfern kaj Bregenzerwald la valo konsistigas eŭropan regionon.