Klientaj kartoj de fervojaj kompanioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversaj eŭropaj fervojaj kompanioj ofertas al iliaj klientoj diversajn klientajn kartojn. Plej ofte tiuj ĉi kartoj donas al klientoj rabatojn je biletoj.

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Österreichische Bundesbahnen ofertas al klientoj karton Vorteilscard, kiu donas rabaton 50 %.

Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥaj fervojoj ofertas al klientoj karton In-karta. La karto mem ne donas al klientoj rabaton (versio sen ebleco havi rabaton minimume 25 % de biletoj por unuopuloj), sed oni povas decidiĝi, kiun rabaton oni volas havi pere de aplikaĵo (nuntempe estas aplikaĵoj por rabato 25 %, 50 % kaj 100 % (versio kun rabato 100 % ebligas al klientoj senpage vojaĝi ankaŭ en la unua klaso)). En kazo, ke kliento aĉetos aplikaĵon por 3 jaroj, li rajtas havi ankaŭ rabaton RailPlus[1]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Deutsche Bahn ofertas al klientoj BahnCard-on en pliaj versioj, ekz. senpaga bahn.bonus-Card, kiu ebligas kolekti poentojn (kiujn oni povas poste uzi por ricevi iujn premiojn) aŭ BahnCard kiel kreditkarto (kun ebleco kolekti poentojn ankaŭ pere de normalaj aĉetadoj en vendejoj).

Slovakio[redakti | redakti fonton]

Železničná spoločnosť Slovensko ofertas al klientoj karton kun nomo KLASIK RAILPLUS[2]. Por homoj kun aĝo sub 26 jaroj ekzistas versio kun nomo JUNIOR RAILPLUS EURO<26[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]