Klopas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kleopa, Alfeo, Klopas kaj KleoPa estas la nomoj de iuj personoj aluditaj en iuj historiaj kristanaj fontoj. La identeco kaj klarigo pri iliaj rilatoj kun Jesuo estas de jarcentoj debatata temo inter kristanaj esploristoj. En la katolika tradicio, kun malsamaj gradoj de certeco kaj interpreto inter la diversaj aŭtoroj, ili estas konsiderataj terminaj variaĵoj de la sama nomo, portataj de malsamaj personoj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Klopas[redakti | redakti fonton]

En la Evangelioj[redakti | redakti fonton]

Iu Klopas (Κλωπᾶς) estas menciita en Johano 19,25, kie estas aludata Maria de Klopas (Μαρία ἡ τοῦ Κλωπᾶ), ĉeestanta dum la krucumado de Jesuo. La genitivo ("de") povas interpretiĝi kiel referencanta al “patro” (Maria filino de Klopas) aŭ kiel "edzin'" (de Klopas).
Ĝi aperas ankaŭ en Mateo 27,56 kaj en Marko 15,40, kiu, kiel en Johano, informas pri la virinoj ĉeestaj dum la pasiono de Jesuo: la katolikaj interpretoj identigas Marian de Klopas kun la patrino de Jakobo la pli juna kaj de Jozefo (parenco de Jesuo).

En Hegesipo[redakti | redakti fonton]

Historiisto Hegesipo (duajarcenta), citita de Eŭzebo de Cezareo, rakontas pri Klopas (Κλωπᾶς), kiu estis frato de Sankta Jozefo kaj patro de Simono, kiu estis kuzo de Jesuo (Prieklezia historio 3,11,2; 3,32,4.6; 4,22,4). En 3,32,4 Eŭzebo mem aldonas, ke Simono estus filo de Klopas kaj (se konsenti kun la edzeca genitivo) de la Maria de Klopas laŭ Johano.

Alfeo[redakti | redakti fonton]

La nomo Alfeo (Ἁλφαῖος) aperas du fojojn:

  • Kiel patro de la apostolo Jakobo de Alfeo (Ἰάκωβος ὁ τοῦ Ἁλφαίου aŭ variantoj). Vidu: Mateo 10,3; Marko 3.18; Luko 6,15: Agoj de la apostoloj, 1,13.
  • kiel patro de Levi, impostokolektanto altire invitita de Jesuo en Marko 2,14 (καὶ παράγων εἶδε Λευῒν τὸν τοῦ Ἁλφαίου...), de la kristana tradicio identigita kun la apostolo Mateo.

Kleopa[redakti | redakti fonton]

Kleopa (Κλεόπας) estis unu el la disĉiploj de Emaus (Luko 24,18).

Eblaj identigoj[redakti | redakti fonton]

Ĉu temas pri unu aŭ du aŭ tri personoj? Spertuloj proponas debate kiel videblas en la suba literaturo. Proponoj kaj kontraŭproponoj troviĝas ĉe ĉiu aparta nomo.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Klopas estas liturgie kultata kiel sanktulo ĉe la kristanaj eklezioj konfesantaj la kulton al la sanktuloj. Ĉe la katolika eklezio tio okazas la 25-an de septembro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]