Kodumulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
angle Glider - estas la emblemo de kodumula movado, proponita de Eric Raimond

Kodumulokodrompisto[1] (angle: hacker) estas programisto kiu tiel bone regas programlingvon aŭ operaciumon ke li povas sen peno verki programojn. Plejofte en praktiko estas persono kiu inventas teknologion, ellaboras, realigas, testas kaj plibonigas ĝin. Kodumuloj trovas nekonvenciajn, sed efikajn solvojn por cimoj kaj diversaj aliaj komputilaj problemoj pere de disponeblaj rimedoj.

Kodumuloj ne ĉiam laboras same "oficiale". Foje okazas ke ili aliras komputilajn sistemojn por pruvi ke ekzistas sekuriga problemo. Plej ofte tion kodumulo faras ĝuste por helpi solvi tiun "sekurigan truon". Se kodumulo misuzas sian konon, oni parolas pri retpiratokodrompisto (angle: cracker). Kodumuloj provas aktive kontraŭi piratojn.

Ofte kodumuloj subtenas la ideon de libera programaro aŭ eĉ al ĝi aktive kunlaboras.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves Nevelsteen, Komputeko, E@I, 2008, Partizánske, Slovakio. 94 pp. p. 45.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]