Koheraj subŝtatoj (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La geografie kohera kerno de Usono

La koheraj subŝtatoj de Usono estas la 48 subŝtatoj (7 825 268 km²), kiuj havas teran ligon inter si. La nocio ekskluzivas Alaskon kaj Havajon, sed inkluzivas la Distrikton Kolumbio (kun kiu estas 49). La koheraj subŝtatoj situas inter Kanado (norde) kaj Meksiko kaj la Meksika Golfo (sude).

En Alasko oni foje nomas ilin la "sudaj 48" (usone: lower 48), kvankam ankaŭ Havajo estas pli suda ol Alasko. En Havajo oni nomas la koherajn subŝtatojn la "ĉeflando" aŭ "kernlando" (usone: mainland).

Laŭ la censo de 2000 en la koheraj subŝtatoj loĝis 99,35 % de la loĝantaro de Usono.