Kolapogilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kolapogilo

Kolapogilo[1] estas medicina aparato uzata por subteni kaj senmovigi la kolon de homo. Ĝi estas aplikata de krizaj medicinaj servoj al tiuj, kiuj havis traŭmatajn kap- aŭ kolajn vundojn, se estas konkreta risko de frakturo de la kolvertebraro aŭ estas konkreta suspekto ke la kola vertabraro per akcidento povus esti tiom malstabiligita ke ĉiu plua malstabiligo povus kaŭzi krizan paralizon aŭ riskon de morto. Kolapogilo ankaŭ povas esti uzataj por trakti kronikajn malsanojn, aparte el la spekto de muskolaj distrofioj, se simile kiel post akcidento estas la suspekto ke ĉiu plua malstabiligo de la kolo povus draste difekti la sanstaton.

kolapogilo en savserva ekzerco

Ĉiu ajn frakturo de la kolvertebraro signifas altan riskon por difektiĝo de la mjelo, kiu povus esti plimalbonigita per movo de la persono kaj povus konduki al paralizo aŭ morto. Ofta scenaro por ĉi tiu vundo estus persono suspektita havi distordon de la kolvertebraro pro aŭtoakcidento. Por malhelpi plian riskon de vundiĝo, tiaj homoj povas havi kolapogilon metitan de medicinaj profesiuloj ĝis radiografio, do rentgena bildo povas esti prenita por determini ĉu efektive estas frakturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ankaŭ per alternativa faka termino nomebla "kola ortezo", kvankam aliaj ortezoj estas kutime longdaŭraj helpiloj en kronike malfortaj korpopartoj, kaj kolapogilo principe estas por krizaj sanproblemoj kaj ne estas rekomendata por daŭra uzo.