Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logotipo de la kolekto

Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof. En 1901 Zamenhof, danke al perado de Louis de Beaufront, subskribis kontrakton kun granda eldonfirmo Hachette en Parizo pri eldono de la kolekto. Ĉi enhavis verkojn nur ekzamenitajn de Zamenhof mem kaj la firmo ricevis ekskluzivan monopolon por eldonado de ili. Tiamaniere estis garantiita apero de vere bonaj, rekomenditaj verkoj Esperantistaj.

Sed baldaŭ la firmo pretendis, ke ĝi sola havis la rajton eldonadi Esperanto-verkojn, kaj tio ne trovis ĝeneralan konsenton. Zamenhof mem en 1905 ĉesigis la „kolekton aprobitan“ kaj de tiam la firmo eldonis nur liajn proprajn verkojn.

En tiu ĉi modela serio aperis lernolibroj kaj vortaroj por francoj kaj multaj literaturaj verkoj.

Listo de libroj

(Laŭ reklamo presita en kvara eldono de Hamleto, 1906.)

Libroj por franclingvanoj

  • Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, L. de Beaufront.
  • Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, L. de Beaufront
  • Commentaire sur la grammaire Esperanto, L. de Beaufront
  • Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l’Esperanto, traduction française en regard, L. de Beaufront
  • Thèmes d’application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l’Esperanto, vocabulaire des mots employés, L. de Beaufront
  • Cours commercial d’Esperanto, Marissiaux
  • Corrigé des exercices du Cours commercial d’Esperanto, M. Marissiaux
  • L’Esperanto en dix leçons, Th. Cart kaj Pagnier
  • Corrigés des Exercices de l’Esperanto en dix leçons, Th. Cart kaj M. Procureur
  • Premières leçons d’Esperanto, Th. Cart.
  • Dictionnaire Esperanto-Français, L. de Beaufront
  • Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d’objections. (Teksto esperanta kaj franca), L. de Beaufront
  • Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, Th. Cart, M. Merckens kaj P. Berthelot
  • Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, R. Lemaître

Tekstoj en Esperanto

  • Advokato Patelin, Brueys kaj Palaprat, tradukita de Joseph Evrot
  • Vasilij Devjatnin, Verkaro
  • Diversaĵoj, rakontetoj, tradukitaj de Lallemant kaj Beau
  • Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado Esperantaj, de L. de Beaufront.
  • Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.
  • Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Zamenhof.
  • Fundamento de Esperanto, Zamenhof
  • La Kolorigisto-aerveturanto, Godineau.
  • Hamleto, Shakespeare, tradukita de Zamenhof.
  • Komercaj leteroj, Paul Berthelot kaj Charles Lambert
  • Kondukanto de l’ interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski
  • Kurso tutmonda, de Emile Gasse
  • Cikado ĉe Formikoj, unuakta komedio, Labiche kaj Legouvé.
  • Elektitaj Fabloj de La Fontaine, esperantigitaj de G. Vaillant
  • La Komerca sekretario, de Ros Sudria.
  • Monadologio, Leibniz, tradukita de E. Boirac
  • Vojaĝo interne de mia Ĉambro, X. de Maistre, tradukita de Samuel Meyer
  • Matematika terminaro kaj krestomatio, de Raoul Bricard
  • L’ Avarulo, Molière, tradukita de S. Meyer
  • Don Juan, Molière, tradukis Émile Boirac
  • Poŝlibro Internacia, por Aferistoj, Turistoj, K. C., Norman.
  • La interrompita kanto, Orzesko, tradukita de Kabe
  • Rakontoj pri Feinoj, Charles Perrault, tradukitaj de Sinjorino Sarpy.
  • Pola Antologio, elektis kaj tradukis Kabe
  • Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj)
  • La Fundo de l’ mizero, Sieroŝevski, tradukita de Kabe
  • Eneido, kantoj I kaj II, Vergilio, tradukita de Henri Vallienne