Kolima (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolima
Regiono
regiono [+]

LandoRusio
- koordinatoj68° 46′ 8″ N, 161° 41′ 42″ O (mapo)68.768773585809161.69494931308Koordinatoj: 68° 46′ 8″ N, 161° 41′ 42″ O (mapo)


Kolima (Rusio)
Kolima (Rusio)
DEC
Kolima
Kolima

Map
Kolima
vdr

Kolima (ruse Колыма, kəɫɨˈma ) estas historia regiono en la Rusia Fora Oriento. Ĝi limas kun la Orienta Siberia Maro kaj la Norda Glacia Maro en la nordo, kaj la Oĥotska Maro en la oriento kaj sudo. La regiono prenis sian nomon de la Kolima rivero kaj montaro kaj inkluzivas pli malpli la Ĉukotkan aŭtonoman distrikton kaj la Magadanan provincon.

Politikaj kaptitoj[redakti | redakti fonton]

Monumento "Masko de malĝojo" — kultura heredaĵo de Rusio.
Monumento "Masko de malĝojo" — kultura heredaĵo de Rusio.

La regiono fariĝis fifama, kiam la distrikto estis uzata de la rusa caro kiel loko de ekzilo por politikaj kontraŭuloj en la 19-a jarcento. "Esti sendita al Siberio" estas asociita kun la Kolima, ĉar ekzilo tien ofte rezultis en mortopuno. Nur kiam raraj ercoj kiel uranio, sed ankaŭ oraj vejnoj estis trovitaj en la 1930-aj jaroj (kiuj montriĝis esti inter la plej riĉaj en la mondo), aventuristoj kaj sciencistoj volontule venis tien. Kiam tiuj trovoj fariĝis strategie gravaj por la postvivado de la juna sovetia ŝtato, la areo estis metita sub la kontrolon de la sekreta servo NKVD, kies kompanio Dalstroj (Fororienta Konstruado) funkciis nur kiel fasado por la puntendaro Sevvostlag.

Centmiloj da ne nur krimuloj, sed ankaŭ, hazarde, (kvazaŭaj) politikaj kontraŭuloj, tiel nomataj "Malamikoj de la Popolo", estis ekzilitaj al Kolima kaj metitaj en centojn da puntendaroj. Inter ili estis ankaŭ esperantistoj[1][2]. La regiono Kolima iĝis la plej fifama parto de la Gulago.

Robert Conquest kalkulas en sia libro Kolyma, The Arctic Death Camps (1978) ke pli ol kvar milionoj da homoj mortis dum transportado tien aŭ en unu el la sennombraj oraj, forstumaj, vojkonstruaj aŭ aliaj laborkampoj. La sistem de lokaj puntendaroj nomiĝis mallonge ruse СВИТЛ, do Sevvostlag.[3] inter 1932 kaj 1954. En sia libro Slave Ships: Kolyma, the Gulag Fleet, and the Role of the West (2007) Martin J. Bollinger kalkulas la sumon de homoj mortigitaj je almenaŭ 130 000. Anne Applebaum, gajnintino de la Premio Pulitzer, faris vastan esploron pri la puntendaroj, kaj klarigis en prelego en 2003, ke estas ege malfacile dokumenti la faktojn[4]. La terura reputacio de Kolima instigis Aleksandr Solĵenicin nomi la regionon la "malvarma kaj kruela poluso" de la Gulago.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (angla) Applebaum, Anne, Gulag: A History, Broadway Books, 2003, hardcover, 720 paĝoj, ISBN 0-7679-0056-1.
  • (angla) Radzinsky Edvard, Stalin: the first in-depth biography based on explosive new documents from Russia's secret archives, Hodder & Stoughton, 1996, 594 p., ISBN 0-340-60619-3
  • (angla) Khlevniuk, Oleg, The History of the Gulag: From Collectivization to the Great Terror, Yale University Press, 2004, 418 p., ISBN 0-300-09284-9
  • (angla) Getman, Nikolai: The Gulag Collection: Paintings of the Soviet Penal System, The Jamestown Foundation, 2001, 131 p., ISBN 0-9675009-1-5
  • (angla) Ayyub Baghirov, Kolyma - Stalin's Notorious Prison Camps in Siberia, Personal Account, Azerbaijan International, Vol. 14:1 (2006), pp. 58-71.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Kolyma (regio) en la nederlanda vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) Ulrich Lins, Dangerous Language - Esperanto under Hitler and Stalin, Vol. 1, Palgrave Macmillan, 2016, 299 p.(ISBN 978-1-137-54916-7, 978-1-137-54917-4(e-libro)
  2. (franca) Sébastien Moret, Le discours sur la langue sous les 'régimes autoritaires' archive (PDF) - Cahiers de I'ILSL, n-ro 17, 2004, paĝoj 155-170: D'une contradiction interne : I'espéranto, langue neutre ou langue de l'autre ?, p. 165 : En URSS : la langue des bourgeois et des internationalistes, Institut de linguistique et des sciences du langage.
  3. (germana) Gulag - Lager
  4. (angla) Gulag: Understanding the Magnitude of What Happened Arkivigite je 2010-03-02 per la retarkivo Wayback Machine, Heritage.org, la 16-an de oktobro 2003.