Kolwezi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolwezi estas grandurbo (laŭ aliaj fontoj eĉ metropolo) kaj provinca ĉefurbo de Lualaba en la mineralriĉa plej suda landparto de la Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), en la tiel nomata kupro-zono, kun kupraj kaj uraniaj ercoj.

Situo de Kolwezi en Kongo D.R.
Kolwezi kun la ceteraj urboj
Diagramo pri liverado, kie Kolwezi estas en la suda parto

Bazaj informoj

Geografio

Kolwezi situas en la suda landparto.

Historio

Belgoj fondis Kolwezi-on en 1937. La planita urbo havis kvartalojn por la indiĝenoj, por eŭropanoj kaj por la industriaĵoj. Ĝi estis rezidejo de minado. La urbo prosperis pro la riĉa kuprominado. En 1978 ribelantoj apogitaj de Angolo okupis la urbon. Zaire petis helpon de Usono, Francio, Belgio kaj Maroko. Precipe paraŝutistoj estis senditaj el la menciitaj landoj, kiuj venkis la ribelantojn.

Ekonomio

Kolwezi estas grava minista urbo pri kupro kaj kobalto. Proksime oni minadas ankaŭ uranion.

Trafiko

Kolwezi situas laŭ fervojo Lubumbashi-Lobito. La urbo havas ankaŭ flughavenon.

Fontoj

  • Angla Vikipedio