Komló

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komló [komlO] estas minurbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Komló, kies centro ĝi estas. Komló signifas lupolo.

Lupolo, pri kiu nomiĝis la urbo

Bazaj informoj

Geografio

La urbo situas sur monto Mecsek, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Sásd. Pécs estas proksime.

Historio

Pri frue romianoj loĝis tie. En la hungara erao ĝi estis eklezia bieno. La turkoj okupis la vilaĝon en 1543, la loĝantaro multe suferis sed restis viva. Ne nur en Pécs, sed ankaŭ en Komló oni trovis nigran karbonon. Pro la liverado el Sásd funkciis fervojo, kiu funkciis ĝis 2007. La komunumo vivis sian glorian vivon dum la socialismo. En 1950 estraro de la urba fabriko ricevis premion Kossuth. Ĝi iĝis socialista urbo. La plej grandaj laboroj okazis en 1953. Tiutempe oni kolektis tiujn homojn, kiuj estis malamikoj de la socialismo, ili soldatiĝis kaj trudlaboris en la minejo aŭ en la urbaj konstruaĵoj. Apartenas al la urbo iama vilaĝo Sikonda, kie oni trovis en 1928 varman akvon, kiu iĝis kuracakvo. Tie kreskiĝis feriejo. En apudaĵo de la urbo oni kultivas lupolon, pri kio la urbo ricevis la nomon. La bierofabriko troviĝas en Pécs.

Famuloj

En Komló naskiĝis ministro Árpád Gógl.