Komparativo (gramatika)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komparativo estas formo de adjektivoadverbo, kiu signifas gradon, je kiu persono, aĵo aŭ ago pli aŭ malpli havas certan econ. En Esperanto komparativo estas analiza: oni formas ĝin per speciala partiklo pli (kaj malpli).

Komparativo estas gramatika rimedo, per kiu oni modifas adjektivon aŭ adverbon, por signifi, ke la econ esprimatan de ili posedas laŭ diversaj gradoj du komparataj objektoj aŭ personoj, aŭ ke unu sama objekto aŭ persono posedas tiun econ pli aŭ malpli aŭ samgrade ol alian komparatan econ: la komparativo estas farata per la vorto „pli“

  • supereca komparativo (esprimata per adv.: pli... ol)
  • malsupereca komparativo (esprimata per adv.: malpli... ol)
  • egaleca komparativo (esprimata per adv.: tiel... kiel, same kiel)

En aliaj lingvoj komparativo povas esti esprimata analize aŭ sintetike. Ekzemple:

  • en la angla analize (per vortoj more kaj less) kaj sintetike (per finaĵo -er, kiel en greater "pli granda");
  • en la rusa analize (per vortoj более kaj менее) kaj sintetike (новый "nova" → новее "pli

nova").

En kelkaj lingvoj, kiel la latina kaj la portugala ambaŭ formoj estas eblaj por fonetikaj aŭ semantikaj kialoj, sed estas du klasoj de vortoj, tiuj kiuj faras la komparativon analize, kaj tiuj kiu faras la komparativon sintetike.

Vidu ankaŭ