Komunista Partio de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plakato de KPSU
Kovrilpaĝo de Direktivoj de la 24-a Kongreso de KPSU; Moskvo, 1971

KPSU estas mallongigo por Komunisma Partio de Soveta Unio. Tiu partio, fondita en 1898, estis dum jardekoj la sola oficiale permesata partio de Sovetunio; ĝia centra komitato estis la fakta registaro de la lando.

La supera gvidorgano de KPSU estis ĝia kongreso, kiu dekomence okazis ĉiujare, sed pli poste, speciale dum regado de Stalin, estis kunvokata multe pli rare. La kongreso de KPSU elektadis la Centran Komitaton (ЦК/CK), kiu, siavice, elektadis membrojn de la Politika Buroo (Политбюро/Politburoo). Tia strukturo kongruis kun la proklamata de KPSU principo de "demokratia centralismo".

En la epoko de Stalin plejparto de potenco estis en la manoj de la ĝenerala sekretario, elektata fare de la membroj de Politburoo. En 1952 posteno de ĝenerala sekretario ŝanĝis sian nomon por "unua sekretario", kaj "Politburoo" al "Prezidejo". Tamen en 1966 Leonid Breĵnev uzigis la antaŭajn terminojn.

Laŭ la unua ideo, la ĉefan rolon en KPSU devis havi la partia kongreso, tamen post la morto de Lenino la gvidan forton ekhavis persono de ĝenerala sekretario.

En la malalta tavolo partia organizo konsistis el partiaj ĉeloj, kunligitaj de partiaj komitatoj (парткомы/partkomoj). Partkomon estris elektata sekretario. En ĉiu institucio, kolĥozo, sovĥozo, fabriko ktp. estis propra partkomo. Estis ankaŭ distriktaj, urbaj, provincaj, respublikaj komitatoj. Grandajn partiajn ĉelojn estris profesiaj partiaj laborantoj, kiuj ricevis salajron por tiu laboro.

En 1991 rusia prezidento Boris Jelcin malpermesis la partion sur la tuta teritorio de Rusio. Tradicion de KPSU parte daŭrigas KPRF (Komunista Partio de Rusia Federacio), unu el la plej influaj politikaj partioj de Rusio.

Vidu ankaŭ