Komuteco
Komuteco estas eco de duargumenta matematika operacio. Duargumenta operacio estas komuta, se interŝanĝo (komutado) de la du operaciatoj ne influas la rezulton.
Formala difino
Se estas duargumenta operacio sur la aro S, ĝi estas komuta se
- por ĉiuj x, y en S.
Aldone, oni diras, ke du elementoj x kaj y komutas se
- .
En funkcia skribo komuteco estas esprimata jene:
- ∀ a, b: f(a, b) = f(b, a)
Komutaj estas ekzemple:
- multipliko kaj adicio de reelaj aŭ kompleksaj nombroj;
- adicio de vektoroj;
- skalara produto de vektoroj.
Malkomuteco
Se estas duargumenta operacio sur la aro S, ĝi estas malkomuta se
- por ĉiuj x, y en S.
kie -a por a en S estas la kontraŭegalo.
Malkomutaj estas ekzemple:
- subtraho de reelaj aŭ kompleksaj nombroj;
- vektora produto de tri-dimensiaj vektoroj.