Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj
Prezidanto | Emblemo |
---|---|
Francis Wurtz | Dosiero:GUE-NGL.gif |
Bazaj informoj | |
fondodato: | 6-a de januaro 1995 |
fondoloko: | ? |
prezidanto: | Lothar Bisky |
ĝenerala sekretario: | ? |
partia disdivido: | ? |
centra oficejo: | rue Wiertz 43 1047 Bruselo Belgio |
koloroj: | ? |
retejo: | www.guengl.org |
La Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (UEM) - Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (NVM)
- angle Confederal Group of the European United Left - Nordic Green Left (EUL-NGL),
- france Groupe Confédéral de la Gauche Unitaire Européenne - Gauche Verte Nordique (GUE-GVN),
- germane Konföderale Fraktion Vereinigte Europäische Linke - Nordische Grüne Linke (VEL-NGL),
- hispane Izquierda Unitaria Europea - Izquierda Verde Nórdica (IUE-INV)
estas frakcio en la Eŭropa Parlamento, en kiu membras parlamentanoj de diversaj maldekstre socialismaj ĝis komunismaj partioj.
Iuj el tiuj partioj la 8-an de majo 2004 kunligiĝis en la eŭropa partio Eŭropa Maldekstro. La 31-an de januaro kaj 1-an de februaro 2005 krome fondiĝis la Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj, kies membropartioj same apartenas al la frakcio. Ili ene de la frakcio konsistigas la parlamentanan subgrupon "Nordiaj Verdaj Maldekstruloj".
En la frakcio UEM/NVM membras 35 deputitojn, do ĝi estas la 6-a el ĉiuj 7 grupoj en la EP.
Prezidantoj
- Alonso José Puerta (1994-1999)
- Francis Wurtz (1999-2009)
- Lothar Bisky (ekde 2009)
Eksteraj ligiloj
|