Konstantinos Kavafis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantinos Kavafis

Konstantinos Kavafis, ankaŭ konata kiel Konstantinos Petrou Kavafis (naskiĝis 1863, mortis 1933) estis greklingva poeto de Egiptio.

Cavafy naskiĝis en Aleksandrio, Egiptio, kie komence de la dudeka jarcento loĝadis ankoraŭ multege da grekoj. Lia patro estis riĉa komercisto pri importoj kaj eksportoj. Kiam la patro mortis en 1870, Cavafy kaj lia familio devis transloĝiĝi al Liverpool, Anglio. Li retransloĝiĝis al Egiptio en 1882. Pro perfortoj tie en 1885 la familio devis denove transloĝiĝi, ĉi-foje al Istanbulo. En 1885 Cavafy revenis al Aleksandrio, kie li loĝis dum la restantaj jaroj de sia vivo. Tie Cavafy unue laboris kiel ĵurnalisto, poste kiel ŝtatoficisto de la egipta registaro. Li samtempe kreis poezian verkaron de tre propraj stilo kaj temoj.

El liaj verkoj

REĜO DEMETRIO

Post kiam la Makedonanoj forlasis lin, evidentigante, ke ili preferis Pirrhuson, reĝo Demetrio ( li estis altanima! ) tute ne kondutis, kiel oni tiam diris, kiel reĝo. Li iris demeti siajn orajn vestaĵojn, li ĵetis for siajn ŝuojn elpurpurkoloritajn ; li surmetis tre simplan vestaron, kaj fuĝis. Tiel farinte kiel aktoro, kiu fininte la presentadon ŝanĝas la kostumon, kaj foriras.

Eksteraj ligiloj

rete legeblaj en Esperanto

kaj far Gerrit Berveling: