Konstitucia Konsilio de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Conseil constitutionnel.jpg
frontono de la Reĝa Palaco de Parizo, sidejo de la Konstitucia Konsilio

La Konstitucia Konsilio de Francio - france nomata Conseil constitutionnel - estas la suverena kortumo aŭ konstitucia kortumo de la Franca Respubliko.

Konsisto

La konsilio principe konsistas el naŭ juĝistoj, kiuj ankaŭ nomatas "la naŭ saĝuloj" (france les neuf sages). La membroj nomumiĝas ĉiujn tri jarojn: Po tri membrojn nomumas la Prezidanto de Francio, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Francio kaj la prezidanto de la Senato de Francio. Ne estas kondiĉo por la membreco: nek ekzistas regulo pri minimuma aĝo, nek pri profesia kvalifikiĝo nek pri havo de tiu aŭ jena posteno. La eksaj Prezidantoj de Francio estas aldonaj dumvivaj membroj, krom se ili havas publikan postenon kiu konfliktas kun tiu de konsilia membro. La aktuala ŝtata prezidanto nomumas la prezidanton de la konsilio.

De 2007 ĝis 2016 la prezidanto de la konsilio estas Jean-Louis Debré.

Laŭ la stato de 2013 la membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio estas:

Taskaro

La Konstitucia Konsilio decidas pri tio, ĉu naciaj leĝoj, prezidantaj kaj parlamentaj balotoj kaj referendumoj konformas al la Franca konstitucio de 1958. Antaŭ oficialiĝo de konstitucia reformo en 2008, leĝo nur povis esti kontrolata antaŭ ol ĝi ekvalidis. La kontrolo de leĝo nepras por leĝoj konkretigantaj la konstitucion ("organaj leĝoj") kaj por la regularoj de la parlamentaj ĉambroj. Ĉiuj aliaj leĝaj dokumentoj (naciaj leĝoj, interŝtataj traktatoj, pliaj ŝtataj regularoj) nur estas kontrolataj laŭ aparta peto, kiun rajtas formuli la ŝtata prezidanto, la ĉefministo, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Francio, la prezidanto de la Senato de Francio kaj ekde la jaro 1974 ankaŭ 60 deputitoj de la Nacia Asembleo aŭ 60 senatanoj. La reformo de 2008 ebligas al la du plej altrangaj kortumoj formuli "antaŭjuĝan demandon" (question préjudicielle) al la konsilio, por instigi kontrolon de laŭkonstitucieco de leĝa dokumento aŭ jura ago.

Literaturo

  • Frédéric Monera: L'idée de République et la jurisprudence du Conseil constitutionnel (france: "la ideo de respubliko kaj la jura agado de la Konstitucia Konsilio"). Eldonejo L.G.D.J., Parizo 2004, ISBN 978-2-275-02524-7.
  • Michel Fromont: Der französische Verfassungsrat (germane: "Konstitucia Konsilio de Francio"). En: Christian Starck, Albrecht Weber (eld.): Verfassungsgerichtsbarkeit in Westeuropa (konstitucia kortuma agado en Okcidenta Eŭropo). Volumo I. 2-a eldono. Eldonejo Nomos, Baden-Baden 2007, ISBN 978-3-8329-2640-3 (serio Studien und Materialien zur Verfassungsgerichtsbarkeit. volumo 30/I), p. 227–258.

Eksteraj ligiloj