Kozai-efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la fako de ĉielmeĥaniko, la Kozai-efiko estas perioda interŝanĝo inter la inklinacio kaj discentreco de iu difinita orbito.

La fenomenon unue priskribis en 1962 la japana astronomo Yoshihide Kozai, kiu tiam estis priesploranta la orbitojn de la sunsistemaj asteroidoj. Ekde tiam, malkovriĝis ankaŭ la grava rolo de la Kozai-efiko en la orbitoj de la malplej grandaj naturaj satelitoj de Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno, sed ankaŭ de kelkaj transneptunaj objektoj, ekstersunaj planedoj kaj duoblaj steloj.

Resonanco de Kozai[redakti | redakti fonton]

Estu e\,\! la discentreco, kaj i\,\! la inklinacio de iu difinita orbito; tiam konstantas la kvanto

 \sqrt{(1-e^2)} \cos i

Simplavorte, discentreco kaj inklinacio estas interŝanĝeblaj, kaj eksteraj perturboj al la dukorpa sistemo povas estigi resonancon inter la du grandoj.

Pro la Kozai-efiko, preskaŭ-cirklaj orbitoj kun granda inklinacio povas iĝi pli kaj pli discentraj, sed perdi sian inklinacion. Pro tio, ke pligrandiĝo de la discentreco (kaj samtempa konstanteco de la granda duonakso) estigas malpli grandan distancon inter la satelito kaj la ĉefkorpo dum la periapsido, la Kozai-efiko povas proksimigi neaktivajn kometojn el la ekstera sunsistemo al la Suno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Y. Kozai, Secular perturbations of asteroids with high inclination and eccentricity, Astronomical Journal 67, 591 ADS
  • C. Murray and S. Dermott Solar System Dynamics, Cambridge University Press, ISBN 0-521-57597-4
  • Innanen et al. The Kozai Mechanism and the stability of planetary orbits in binary star systems, The Astronomical Journal,113 (1997).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]