Krapina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krapina
Muzeo pri la loka neandertala triba setlejo

Bazaj informoj

Krapina estas urbo en Kroatio, en ties provinco Krapina-Zagorje. Krap kroate signifas karpo. La urbo donis al la kroata historio multajn konatulojn, sed plej famas pro la elfosaĵoj de neandertala triba setlejo, vivloko de la Krapina Prahomo (Homo krapiniensis), la plej karakteriza tiutipa trovejo en tiu ĉi parto de Eŭropo.

Situo

La urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zagrebo-Maribor.

Historio

La romianoj havis tie malgrandan fortikaĵon. La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1193. Fortikaĵo konstruiĝis en 1258, sed iom poste ankaŭ alia. En 1899 oni trovis restaĵojn de Neandertala homo. En 1910 loĝis tie 4 430 da homoj, (4 283 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Krapina apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Varaždin, al distriktejo de Krapina, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.

Vidindaĵoj

Famuloj