Kristalricevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de kristalricevilo
Kristaldetektilo kaj kondensilo (200 cm)
Bobeno
Kristalricevilo.

Kristalricevilo estas la plej simpla efektivigo de radioricevilo, ĝi konsistas el bobeno kaj variigebla kondensilo kiuj kune formas la agordan cirkviton, kristaldetektilo kun kondensilo kiel malmodulilo kaj kapaŭskultilo.

En antaŭaj jaroj preskaŭ ĉiu komencanta radioamatoro, kiel unua ago, konstruis kristalricevilon. En la komencperiodo oni mem volvis la bobenon, ofte per simpla kuprodrato ĉirkaŭ la interno de klozetrulo kaj la kristaldetektilo estis speciala elemento kiu konsistis el peco da galenokristalo sur kio oni, per akra metala pinto serĉis lokon kiu rektifis kaj per tio ebligis malmoduladon.

La kristalricevilo ne havas energifonton nek amplifilon kaj forprenas la energion por la kapaŭskultilo el la energio de la sendilo. Tia tipo de radioricevilo nur funkcias kiam la sendilo elsendas signalon kiu havas amplitudmoduladon.

Radiofonio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj radio-elsendoj en Esperanto, Esperanto-parolantaj radio-amatoroj, ktp. Vidu: