Krobotek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krobotek, hungare Horvátfalu, slovene Hrvatski Kut estas iama vilaĝo, nun parto de Weichselbaum (Burgenlando) en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf. En ĉiuj lingvoj en la nomo de la vilaĝo videblas la radiko koresponda al kroatoj.

Krobotek en la mapo

Bazaj informoj

Situo

Jennersdorf troviĝas je 8, Szentgotthárd je 6 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1698 laŭ hungara ortografio "Horvátfalu", apartenanta al abatejo de Szentgotthárd. En 1787 vivis tie 430 homoj en 75 domoj, en 1830 452 homoj en 71 domoj. En 1910 vivis en Horvátfalu 216 homoj, plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Krobotek aliĝis al Weichselbaum en 1971.

Vidindaĵoj