Kronen Zeitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kronen Zeitung

emblemo

taggazeto

Establodato 1990, ekzisto ĝis 1944, re-establo 1959
Posedata de Hans Dichand vd
Stabo ĉefredaktoro Christoph Dichand (stato de majo 2024)

Retejo Oficiala retejo
vdr
artikolo pri vikipedia kunveno de 2018 en Salcburgo
festantoj de balo de 2014 en Vieno, karnevalece vestitaj precipe per korpofarbo kaj varbantaj por la gazeto

Kronen Zeitung ("krona gazeto", prononco [KRO:nen cajtunk] aŭ per sistemo IFA [ˈkʁoːnən ˈtsaɪtʊŋ], mallonge Krone) estas la plej granda (do plej vendata kaj plej legata) taga gazeto de Aŭstrio. Ĝi estas konata esti eŭroskeptikisma. La titolo skribatas en du vortoj, kvankam tio laŭ la germana gramatiko estas eraro - sendube la eraro estis tute intence elektita por iom provoki kaj kapti la atenton aparte de alilandanoj kiuj konas la germanan gramatikon sed ne ĉiutage aĉetas kaj legas aŭstran gazeton.

Kronen Zeitung estas bulevarda gazeto, konsiderata kiel sensaciema kaj pro tio ofte kritikata - simile kiel la gazeto Bild en la samlingva najbara lando Germanio. Ĝi tamen (aŭ pro tio) havas grandan influon sur la publika opinio de Aŭstrio. Ĝiaj artikoloj havas grandegajn titolliniojn kaj mallongajn artikolojn en (tre) simpla lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]