Kubo de Rubik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kubo de Rubik

emblemo

modelo • varomarko • abstrakta ludo
Eldonisto Ideal Toy Company
vdr
Kubo de Rubik
Malmuntita Kubo de Rubik

Kubo de Rubik (aŭ Rubik-kubo, Rubik-a kubo), ofte magia kubo estas patentita meĥanika paciencoludo, kiun eltrovis la hungara RUBIK Ernő kaj kiu populariĝis kaj disvastiĝis en la 1980-aj jaroj.

Temas pri kubo, kiu estas dividita laŭ alto, larĝo kaj profundo je tri ebenaĵoj kiuj estas laŭplaĉe turnigeblaj en 90-grada paŝo ĉirkaŭ akso. Tie la pozicioj kaj la situoj de la diversaj eroj estas ŝanĝeblaj preskaŭ laŭvole. La eksteraj videblaj surfacoj de la eroj estas kolorigitaj. En la baza pozicio, la kubo havas sur la ses flankoj ses diversajn kolorojn.

La celo estas, reakiri la bazan unuecan pozicion, kiam ĉiu flanko havas unuecajn kolorojn. Tio okazas el miksita kolorflanka kubo per turno ĉirkaŭ la tri aksoj.

Al la laikoj ŝajnas tio tre malfacila tasko, preskaŭ neebla, sed oni jam ellaboris solvajn strategiojn, kiuj ebligas relative facilan kaj rapidan solvon de la tasko, eĉ eblas rearanĝi la kubon 3×3×3, dum malpli ol 30 sekundoj. La rekordo nun estas malpli ol 5 sekundoj. La 24-an de novembro 2018, kadre de la konkurso “Wuhu Open 2018”, la ĉino Yusheng Du sukcesis aranĝi ĉiujn surfacojn laŭ unuecaj koloroj, post nur 3,47 sekundoj, estigante tiameniere la novan mondan rekordon pri tiu evento. La antaŭan rekordon trafis la junulo Feliks Zemdegs kadre de la konkurso “Cube for Cambodia 2018” (4,22 sekundoj). Ili estas “rapid-kubistoj” (spertuloj pri rapidega solvado de tiaj kuboj), je la kategorio “rapid-kubumado”.

Permutoj[redakti | redakti fonton]

La originala (3 × 3 × 3) Kubo de Rubik havas ok angulojn (aŭ verticojn) kaj dek du randojn (aŭ eĝojn). Pri ĝi estas 8! (40,320) manieroj aranĝi la verticajn kuberojn. Sep verticaj kuberoj povas orientiĝi sendepende, kaj la orientiĝo de la oka dependas de la antaŭvenantaj sep, donante (2,187) eblecoj. Ekzistas 12! / 2 (239,500,800) manieroj por aranĝi la randojn, ĉar para permuto de la verticoj implicas ankaŭ para permuto de la randoj. Dek unu randoj povas esti turnitaj sendepende, kaj la turno de la dekdua dependas de la antaŭaj, donante aŭ 2,048 eblecoj.

Tiel, la tuta nombro de eblaj permutoj en la Kubo de Rubik estas:

= 43,252,003,274,489,856,000

aŭ proksimume 4.3×1019 eblecoj

Kubo en okcidento[redakti | redakti fonton]

En decembro de 1977 la firmao Pentangle ricevas ekzempleron de magia kubo. La firmao akiras rajton por vendado de la kubo en Britio. La komunisma registaro do vendas en 1979 la tutmondan vendorajton pri la kubo al la usona firmao "Ideal Toy Corporation". Tiu rajto enhavis rajton por vendado en Britio (kontraŭkontrakte) kaj la firmao Ideal Toy Coorporation permesis por Pentangle nuran vendadon de la kubo al donac- kaj ne al ludil-vendejoj.

En 1981 la kubofrenezaĵo atingis la pinton. Ideal Toy Corporation ne kapablis plenumi la bezonojn kaj permesis aperon de la malmultekostaj aziaj post-produktoj sur la merkato. Oni vendis nur ĝis la pinto ĉ. 260 milionojn da kuboj.

Poste aperis diversaj aliaj kuboj, ludiloj kun simila lud-meĥanismo. Do, ili estas konataj per:

  • 2×2×2 aŭ la Poŝa Kubo, la plej eta kaj facila
  • 3×3×3 aŭ la Kubo de RUBIK, la plej fama kaj unua
  • 4×4×4 aŭ la Venĝo de Rubik
  • 5×5×5 aŭ la Kubo de la Instruisto
  • 6×6×6
  • 7×7×7
  • 8×8×8
  • ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

István Ertl: Post la inkuba kubo: magio-manio, Hungara Vivo 1987/2, p. 48-49

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]