Kumiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kumiso estas fermentinta acida ĉevalina lakto, uzata kiel trinkaĵo ĉe la nomadoj. La kumiso similas al la kefiro, enhavas karbonan dioksidon kaj alkoholon. Ĝi estas agrabla acideta.

Farado per popola metodo: oni fermentas la ĉevalinan lakton en ledaj ujoj. Per industria metodo por pretigi kumison: oni acidigas selakton per bakterioj kaj aldonas sukeron kaj fermenton. Poste oni miksas ĝin per lakto kaj la miksaĵo fermentas plu.