Kurt Eisner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavima monumento pri Eisner

Kurt EISNER, naskita la 14-an de majo 1867 en Berlino, murdita la 21-an de februaro 1919 en Munkeno (de Anton Arco-Valley), estis germana socialisma politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto.

Li estis membro de SPD, ekde 1917 de USDP. Historian signifon li akiris kiel gvidanto de la novembra revolucio de 1918 en Bavario, kaj kiel unua ĉefministro de la bavara respubliko, proklamita de li post la unua mondmilito. La revolucio malmultajn semajnojn post lia murdiĝo kondukis al la fondo de la (mallongdaŭra, de aprilo ĝis majo 1919) Munkena Soveta Respubliko.


Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara