Kurwenal (hundo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kurwenal (naskiĝinta la 16-an de februaro 1929, mortinta la 9-an de oktobro 1937 en Vajmaro) estis la melhundo de la artistino kaj grafino Mathilde von Freytag-Loringhoven.

Al tiu ĉi hundo, kies vera nomo estis Kuno von Schwertberg,[1] taksiĝis miraklo pro diversaj talentoj. Bestopsikologoj kaj cirkuloj vizitis ekde 1929 ade la hundon en Vajmaro, la etologo kaj nobelpremiito Konrad Lorenz interesiĝis pri tio laj en Jena estis tiu ĉi besto objekto de disputoj inter erudiciuloj. Uwe Hoßfeld eltrovis pri ĉi-tio interesajn detalojn.[2] Pri la hundo estiĝis eĉ monografio.[3] Sian kromnomon ricevis la hundo el la opero Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner.

La tomboŝtono (en la ĝardeno de la grundo ĉe la angulo de Marienstraße 18 kun Geschwister-Scholl-Straße) ne estas la ununura por hundo en Vajmaro. Ĉar por la hundino Belotte de Friedrich Johann von Seebach kromas alia, ĉe Altenburg. Jen la epitafo por Kurwenal: Kuno von Schwertberg, genannt Kurwenal, der klügste und edelste aller Hunde, der Welt berühmter Rechner, Denker und Redner.[4] Malsupre estas enĉizelitaj la vivodatoj.

Mathilde von Freytag Loringhoven krome posedis nekutiman hundinon nome Isolde[5], kiun baptis la saman wagner-a opero. La siberia ŝpicino laŭdire kapablis kalkuli. Tombo de Isolde ne estas konata.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. Kurwenal, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 269.
  2. Uwe Hoßfeld: "Ein Dackel aus Weimar und die Jenaer Professoren", ĉe: Tierische Gefährten? Von Pferden, Hunden und Tauben in Jena, eldonis Teresa Thieme, p. 182–188.
  3. Mathilde Freiin von Freytag-Loringhoven: Kuno von Schwertberg genannt Kurwenal der zahlsprechende Teckel der Mathilde Freiin von Freytag-Loringhoven (Weimar) Aus den Tagebüchern zusammengestellt von Otto Wulf (Plön). Mit sechs Bildern, Richard Jordan, Stuttgart 1933.
  4. Traduko: Kuno de Schwertberg kun aliaso Kurwenal, la plej inteligenta kaj nobla hundo - surtere fama kalkulanto, pensanto, oratoro
  5. informoj ĉe DDB pri: "Isolde, die kluge Hündin der Freiin Mathilde von Freytag-Loringhausen in Weimar: ein Beitrag zur Tierseelenkunde."
  6. pri la domo de Marienstraße 18 ĉe landa literaturpaĝaro/