Kuselbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuselbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Longeco 7,2 km[1]
Akvokolekta areo 79,558 km²[1]
Fluo
Fonto kunfluo de la rojoj Bledesbach kaj Pfeffelbach en Diedelkopf
- Alteco super marnivelo 240 m[2]
Enfluejo apud Altenglan en la rivereto Glan
Geografio
vdr

la rojo Kuselbach estas 7,2 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivereto Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Geografio

La Kuselbach ekestas per la kunfluo de la rojoj Bledesbach (9,29 km) kaj Pfeffelbach (11,0 km) en Diedelkopf sur alteco de 240 m super marnivelo. la rojo fluas antaŭ sia kunfluo ĉefe orienten kaj pasas la distrkturbon t Kusel, Rammelsbach kaj Altenglan kaj enfluas de maldekstre sur alteco de 196 ms.m. en la rivereton Glan.

Ĝi superas altodiferencon de 44 m sur sia longeco de 7,2 km, kiu egalas al dekliveco de 6,1 ‰ . La rojo deakvigas 79,558 km² trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.

Alfluantoj

  • Pfeffelbach (aldekstra fontrojo), 11,0 km
  • Bledesbach (dekstra fontrojo), 9,3 km
  • Blaubach (maldekstre), 3,9 km
  • Gailbach ( maldekstre ), 2,0 km
  • Erzborn ( maldekstre ), 1,4 km

Akveja stato

La rojo Kuselbach estas fajnmineralriĉa, karbonata mezmontara rojo. Ĝia Akveja strukturkvalito estas forte ĝis komplete ŝanĝiĝita. Nur malmultaj sektoroj estas „nur“ signife ŝanĝiĝita. La akvokvalito estas en Kusel malforte ŝarĝita kaj malsupre forte ŝarĝita.[1]

blazono de la urbo Kusel

Ceteraĵo

La ondobendo sur la blazono de la urbo Kusel simbolas la la rojon Kesselbach.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland
  2. Topografische Karte 1:25.000

Retligoj