Kvarmakula klika skarabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fig. 9: Ampedus quadrisignatus

Kvarmakula klika skarabo (Ampedus quadrisignatus (Gyllenhal, 1817)) estas skarabo el elateredoj, el genro Ampedus. Ĝi vivas en la Karpat-baseno sur putriĝantaj arboj, oni trovis ilin sur hungaraj montoj Mecsek, Verteŝ, Borĵonj, Vilanji-montaro.

Ĝi grandas 11-14 mm, karakterizas ĝin kvar makuloj sur granda citronflava parto de la skrabaj flugiloj. La flugilfinoj estas nigraj, la nigra parto povas esti triono de la flugilkovrilo.

La tria antena artiko estas larĝa triangulo, precipe ĉe maskloj. Ĉiu antena artiko estas senbrile nigra.

Ĝia larvo vivas en putriĝanta ligno de karpeno, kverko, fago, sed precipe en tiu de birda sorpujo. La larvo predas la larvojn de Aesalus scarabaeoides, Ampedus quadrisignatus, Isorhipis melasoides, Isorhipis nigriceps, Prostomis mandibularis kaj Sinodendron cylindricum. La imago travintrumas same tie.

La skarabo mem forlasas la lignon printempe por kelkaj tagoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.