Kyjov (Krásná Lípa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kyjov (apartigilo)
Kyjov
germane Khaa
vilaĝo
Valbaraĵo en Kyjov
Oficiala nomo: Kyjov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Krásná Lípa
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia montetaro
Domoj 83
Situo Kyjov
 - koordinatoj 50° 54′ 43″ N 14° 27′ 41″ O / 50.91194 °N, 14.46139 °O / 50.91194; 14.46139 (mapo)
Katastro 8,68 km² (868 ha) Kyjov u Krásné Lípy
Loĝantaro 25 (2021)
Denseco 2,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 46
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kyjov (Krásná Lípa)
Portalo pri Ĉeĥio

Kyjov (germane Khaa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Krásná Lípa. Ĝi troviĝas proksimume 3 km okcidente de Krásná Lípa. Estas ĉi tie registritaj 83 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 25 loĝantoj.

Kyjov situas en katastra teritorio Kyjov u Krásné Lípy kun areo 8,68 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Inter Kyjov kaj Dlouhý Důl transverse tra la valo de rivereto Křinice kondukas linio de Luzacia rompo, dislimejo inter kvadraj grejsoj kaj granito de Brtníky. Sude de la valo aperas malgranda insuleto de ĵurasiaj kalkoŝtonoj – simile kiel sur monteto Vápenný vrch. En la vilaĝo troviĝas valbaraĵo Kyjov kun ebleco de baniĝado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1377.

Ĝis duono de 20-a jarcento la loĝantaro estis el granda plimulto de germana nacieco. Post la dua mondmilito estis devenaj malnovekloĝintoj ellandigitaj kaj la vilaĝo preskaŭ tute senhomiĝis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869565
1880537
1890527
1900455
1910464
1921372
JaroLoĝantoj
1930455
1950199
1961128
197035
198028
199122
JaroLoĝantoj
200121
201121
202125

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]