László Bogár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bogár
László Bogár en 2012
László Bogár en 2012
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1951 (1951-04-22) (73-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungaraanglafrancarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto • Grammar School of Diósgyőr
Okupo
Okupo politikistoekonomikistoinstruistoĵurnalisto
vdr

László Bogár [lAslO bogAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bogár László Miklós estas hungara ekonomikisto, politikisto, altlerneja instruisto.

László Bogár[1] naskiĝis la  22-an de aprilo 1951(nun 1951-04-22) en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bogár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris ekonomikan diplomon (MSc) en Universitato Károly Marx en 1973. Post la diplomo li praktikadis jaron en la Pezindustria Teknika Universitato, inter 1975-1986 li estis ŝtata oficisto en Miskolc, pli poste li laboris en pluraj lokoj jam en Budapeŝto. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1986, li kandidatiĝis (CSc) en 1991. Inter 1978 kaj 1989 li estis membro de la Hungara Socialista Laborista Partio, tamen ekde 1987 li partoprenis en laboro de la opozicio, ĝuste tiam fortiĝanta. Inter 1990-1996 li estis parlamenta deputito, ankaŭ subministro, inter 1998-2002 li denove estis subministro. Ekde 2002 li estis docento en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li edziĝis en 1972, lia edzino naskis du gefilojn en 1975 kaj 1977. Li ricevis premiojn en 2011 kaj 2020.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A fejlődés ára. Gazdasági nehézségeink főbb okainak történeti aspektusa (1983)
  • Modernizációs ciklusok (disertaĵo, 1991)
  • Magyarország és a globalizáció (2003)
  • A rendszerváltás bukása (2010)
  • Hol vagyon a vagyon? (2015)
  • Történelmi háttérkép. A szakralitástól a modernitáson át a globalitásig (2022)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]