László Hága

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László HÁGA [lAslO hAga], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hága László estis hungara kemiisto, profesoro, fabrikestro.

László Hága [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Hága frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato József en 1942. En la lasta studjaro li jam instruis en éa universitato, poste li laboris en kemia instituto. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en nafta uzino en Komárom, ekde 1960 en nova nafta kombinato de Százhalombatta. En 1965 li akiris inĝenieran diplomon kaj li doktoriĝis, en la sekva jaro li kandidatiĝis kaj komencis instrui en Universitato de Panonio. Li mortis dum laboro pro eksplodo.

Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn. Li ricevis 2 premiojn kaj postmortan memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A nagylengyeli ásványolaj krakkolási problémái (1954)
  • Fűtőolajok (1961)
  • A Dunai Kőolajipari Vállalat (1968)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.