László Komár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Komár
László Komár
László Komár
Persona informo
Naskonomo Komár István László
Naskiĝo 28-an de novembro 1944 (1944-11-28)
en Adásztevel
Morto 17-an de oktobro 2012 (2012-10-17) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr

László Komár [lAslO komAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Komár István László estis hungara ŝlagrokantisto. Oni nomumis lin la hungara Elvis Presley.

László Komár[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1944 en Adásztevel, li mortis la 17-an de oktobro 2012 en Budapeŝto.

László Komár en 2012
László Komár en 1986

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Komár aliĝis al ŝlagrorkestro en 1962, en la sekvaj jaroj li estis membro en pluraj ŝlagrorkestroj. Ekde 1979 li estis solisto. Dum lia kariero li publikigis 18 sondiskojn, kiuj elĉerpiĝis resume en 3 milionoj da ekzempleroj. Li ricevis premion en 2011. Li edziĝis kvinfoje.

Elektitaj kantitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • "Mondd kis kócos"
  • "Táncoló fekete lakkcipők"
  • "Mambo Italiano"
  • "Oh, csak a hajnal jönne már"

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A nagy generáció (1988)
  • Hogyan ne vadásszunk kacsára! (2002)
  • Benne leszek a tévében! (televida serio, 2005)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Táncoló fekete lakkcipők (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]