Léon Serpollet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Serpollet
Persona informo
Naskonomo Léon Emmanuel Serpollet
Naskiĝo 4-an de oktobro 1858 (1858-10-04)
en Culoz
Morto 11-an de februaro 1907 (1907-02-11) (48-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aŭtosportisto • entreprenistoinĝeniero
vdr

Léon Serpollet, kiu naskiĝis la 4-an de oktobro 1858 en Culoz kaj mortis al 11-an de februaro 1907 en la 16-a arondismento de Parizo, estis franca teknikisto kaj entreprenisto, kun sia frato estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon kaj revis pri konstruo de vaporveturilo. Danke al la kuraĝigo kaj malavareco de la advokato, esperantisto kaj teknikisto Ernest Archdeacon, Léon Serpollet povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj ambaŭ en januaro 1890 vojiris de Parizo al Liono (500 kilometroj) en dekunu tagoj. Tio estis la unua plurtaga oficvojaĝo en aŭtomobilo, naskiĝo de nova tempo, post kiam en la najbara Germana Regno jam en aŭgusto 1888 la edzino de plia aŭtomobila pioniro, Bertha Benz, sen konsento de la edzo kun siaj 2 filoj jam faris iom pli ol 100-kilometran vojaĝon en aŭtomobilo, kiu registriĝis kiel la entute unua vojaĝo en aŭtomobilo.