L. S. Lowry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laurence Stephen Lowry (naskiĝis 1-an de novembro 1887, mortis 23-an de februaro 1976) estis brita pentristo.

Lowry naskiĝis kaj vivis dum preskaŭ la tuta vivo en la urbego Manchester. Li pentris bildojn de vivo dum la fruaj jaroj de la 20-a jarcento en la industriaj urboj de norda Anglio. Li havis tre distingan stilon kaj la pentraĵoj ofte enhavas alumetsimilajn figurojn de homoj en industriaj fonoj kun malhelaj koloroj.

Lowry naskiĝis en malriĉa laborista familio kaj laboris dum jaroj kiel kolektanto de lupagojkasisto kaj nur pentris dum libera tempo.

Impona nova artgalerio, The Lowry Centre estis malfermita en 2000 en Manchester.

Eksteraj ligiloj

greke The Lowry Centre (nur angle sed por rigardi pentraĵojn klaku L.S. Lowry ĉe la hejmpaĝo).