La Bonne Épouse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bonne Épouse
filmo
Originala titolo La Bonne Épouse
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 15 jan. 2020, 11 mar. 2020, 2 apr. 2020, 5 aŭg. 2021
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Martin Provost
Scenaro Martin Provost
Rolantoj Juliette Binoche • Yolande Moreau • Noémie Lvovsky • Édouard Baer • François Berléand • Marie Zabukovec • Anamaria Vartolomei • Lily Taïeb
IMDb
vdr

La bonne épouse (La bona edzino) estas franca komedi-drama filmo de 2020 reĝisorita de Martin Provost.[1] La agado de la filmo okazas en 1967 en Alzaco, Francio, en la kampardomega lernejo por dommastrineco, kun stelulino Juliette Binoche kiel Paulette Van der Beck, edzino kiu neatendite devas ekesti estrino de la lernejo je la morto de sia edzo.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1967, Bœrsch, Alzaco, Paulette Van Der Beck (Juliette Binoche) regas arde sian lernejon por dommastrineco, helpita de monaĥino Marie-Thérèse (Noémie Lvovsky), iama rezistanto kaj adoranta de la generalo de Gaulle, kaj de Gilberte (Yolande Moreau), ŝia bofratino, instruistino de kuirarto kaj fano de Adamo. Ili preparas siajn lernantinojn por iĝi «bonaj edzinoj», tio estas hejmvirinoj submetitaj al siaj estontaj edzoj. Kelkaj lernantinojn ne tion deziras.

Kiam Robert (François Berléand), edzo de Paulette kaj frato de Gilberte, mortas subite misglutante, Paulette ekdevas plonĝi en la administrado de la lernejo, ĝis tiam en manoj de la nura viro de la familio. Tiam ili malkovras, ke la lernejo estas falanta en la bankroto, ĉefe ĉar Robert perdis monon en vetludado. Helpita de André Grunvald (Édouard Baer), sia bankisto kaj iama fianĉo, ŝi baraktas por relevigi la negocon. Dume, André, enamiĝinta de Paulette, klopodas por amindumi ŝin, kaj ili ekhavas amaferon. Unu de la lernantinojn ekkonas, ke ŝi devas edziniĝi al maljuna viro kiun ŝi tute ne amas, intencas memmortigi sin, kio kortuŝas Paulette kaj tute renversas ŝian mondorigardon.

La lernejon oni elektas por partopreni en la Salono de Dommastra Arto de Parizo, unika okazo por ke la lernantinoj veturu tien, kaj ĉiuj ekveturas per buse al Parizo, sed ili devas interrompi sian vojaĝon, ĉar ekeksplodis la studenta ribelo de la 68a, ne estas benzino kaj la ŝoseoj estas blokitaj. Ili elbusiĝas kaj sekvas la veturadon perpiede, dum dancas, kantas kaj diras feminismajn motojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Juliette Binoche : Paulette Van der Beck
  • Yolande Moreau : Gilberte Van der Beck
  • Noémie Lvovsky : Marie-Thérèse
  • Édouard Baer : André Grunvald
  • François Berléand : Robert Van der Beck
  • Marie Zabukovec : Annie Fuchs
  • Anamaria Vartolomei : Albane des Deux-Ponts
  • Lily Taieb : Yvette Ziegler
  • Pauline Briand : Corinne Schwartz
  • Armelle : Christiane Rougemont
  • Marie Cornillon : Marie-Jo Lorentz
  • Élise Girard : lernantino
  • Julien Sibre : helpanto «bonjour madame»
  • Stéphane Bissot : Raymonde

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "How to be a Good Wife". Unifrance.org. Alirita la 27an de Aŭgusto 2020.
  2. Jonathan Romney (22a de Januaro 2020). "Reviews:'How To Be A Good Wife': Review". Screen Daily. Alirita la 27an de Aŭgusto 2020.