La Danĝera Libro por Knaboj
El Vikipedio
La Danĝera Libro por Knaboj (angle: The Dangerous Book for Boys), verkita de Conn kaj Hal Iggulden, estas gvidlibro publikigita de Harper Collins, kiu celas “8-jarajn knabojn ĝis 80-jarajn knabojn”. Ĝi enhavas preskaŭ okdek temojn, ekz-e kiel konstruii arbhejmon, krei kristalon, aŭ scii direkton per horloĝo. Ĝi enhavas ankaŭ famajn citaĵojn, historiojn, militojn, kaj frazojn, kiujn “ĉiu knabo devus scii”. Ĝi estis publikigita la 5-an de junio 2006 kaj fariĝis la plejvendita nefikcia libro plurfoje, ĉar duona miliono da kopioj estis aĉetitaj.
Vidu ankaŭ[redakti]
- La Aŭdaca Libro por Knabinoj
- Oficiala retpaĝo: http://www.dangerousbookforboys.com/
