La Fuĝo de la Grafoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teitheadh na nIarlaí, irlande La Fuĝo de la Grafoj, kiam la irlanda aristokrataro, Ó Néill kaj Ó Domhnaill kaj sia sekvantaro fuĝis el Irlando en septembro 1607. Irlando memorigas la 400-jariĝon de tiu evento, unu el la plej gravaj en la tuta historio de Irlando, ĉi-jare.

La lasta granda milito de la malnova irlanda aristokrataro kontraŭ la anglaj invadintoj daŭris dum 9 jaroj, inter 1594 kaj 1603 (vidu: Naŭjara milito). La irlandaj ĉefoj estas Aodh Mór Ó Néill, grafo de Tír Eoghain (angle Hugh O'Neill, Earl of Tyrone), kaj Aodh Rua Ó Domhnaill, grafo de Tír Chonaill (angle Red Hugh O'Donnell, Earl of Tyrconnell, nun Donegal), en la nordo kaj nordokcidento de Irlando. La 14-an de aŭgusto 1598 okazis la plej granda venko de irlandaj ribeloj dum la tuta 700-jaro koloniado de la lando, kiam Ó Néill tute detruis anglan armeon de 6,000 - la batalo de Béal an Átha Buí (angle Battle of the Yellow Ford). Post tio en 1601 la irlandanoj ricevis helpon de la hispana reĝo, kiu sendis 4,000 soldatojn. Sed ili alvenis en la ekstrema sudo de Irlando, kaj devigis la irlandan armeon piediri la tutan landon meze de vintro, kiu multe malfortigis ilin. La rezulto estis angla venko en Cionn tSáile (angle Kinsale).

Post kelkaj jaroj estis klare ke la nova Irlando, sub angla dominado, ne havis lokon por Ó Néill, Ó Domhnaill kaj la aliaj ribelaj ĉefoj, kaj ili forlasis la landon en septembro 1607. La plejmulto iris al Romo, kie Ó Néill ricevis palacon de la Papo pro sia milito "por la vera religio". Li mortis en Romo en 1616, kaj estas entombigita en apud la preĝejo de San Pietro en Montorio. Ó Domhnaill iris al la Hispana Reĝo por denove peti helpon por Irlando, sed angla agento mortigis lin per veneno, kaj li mortis je la aĝo de 29.