La Homa Komedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1901-eldono de la Verkoj de Honoré de Balzac, inkluzive de la tuta Homa Komedio.

La Homa Komedio (franclingve La Comédie humaine) estas la titolo de la plurvoluma, vasta romanaro verkita de Honoré de Balzac (1799-1850) dum la periodoj de la Dua Burbona Resurtronigo kaj de la Julia monarkio (1815-1848).

La Homa Komedio konsistas el 95 kompletaj verkoj (rakontoj, romanoj aŭ analizaj eseoj) kaj el 48 nefinitaj verkoj (por kelkaj el ili ekzistas nur titolo). Ĝi inkludas nek la kvin teatraĵojn fare de Balzac, nek lian kolekton da humoraj fabeloj, la Contes drolatiques (1832-1837). La esprimo Homa Komedio estas aludo al La Divina Commedia de Dante Alighieri.

La intrigoj de la verkoj situas en tre variaj, plejofte realiste priskribitaj lokoj. Multaj personoj reaperas en pluraj romanoj, kaj tiel formas vastan kunligitan familion da protagonistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]