La Pantero (poemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Panther
literatura verkopoemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Rainer Maria Rilke
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1907
Loko de rakonto Zoologia Parko de la Ĝardeno de la Plantoj
vdr
Pentristoj en la Jardin des Plantes, 1902

La pantero estas la titolo de poemo de Rainer Maria Rilke skribita en la jaro 1902 aŭ 1903. Ĝi priskribas kaptitan panteron malantaŭ stangoj, kiel ĝi estis elmetita en la Ménagerie of the Jardin des Plantes en Parizo. Ĝi estas unu de la plej famaj poemoj de Rilke kaj estis tradukita al Esperanto de Guido Holz.


en la germana en esperanto - tradukita de Guido Holz

Der Panter

Im Jardin des Plantes, Paris

Sein Blick ist vom Vorübergehn der Stäbe
so müd geworden, daß er nichts mehr hält.
Ihm ist, als ob es tausend Stäbe gäbe
und hinter tausend Stäben keine Welt.

Der weiche Gang geschmeidig starker Schritte,
der sich im allerkleinsten Kreise dreht,
ist wie ein Tanz von Kraft um eine Mitte,
in der betäubt ein großer Wille steht.

Nur manchmal schiebt der Vorhang der Pupille
sich lautlos auf –. Dann geht ein Bild hinein,
geht durch der Glieder angespannte Stille –
und hört im Herzen auf zu sein.

La pantero

En la 'Jardin des Plantes', Parizo

Pro preterpaso de la stangoj feblas
rigardo lia ĝis la malrespond',
Kvazaŭe stangoj mil al li videblas,
sed trans la mil neniu estas mond'.

La molaj paŝoj de elasta pezo,
turnantaj sin en plej malvasta lok',
similas fortodancon ĉirkaŭ mezo,
kie mutiĝis volpotenca vok'.

Kelkfoje la kurteno de l'pupilo
sen bru' malfermas sin - eniras bild'
trairas tra la streĉa korp-trankvilo -
kaj svenas en la kor' kun mild'.